Taĝika prezidanto Emomali Rahmon alvokis pli grandan printempan plantadon de kultivaĵoj responde al la tutmonda situacio pro la koronavirusa pandemio.
La ŝtatestro donis instrukciojn al la estroj de la distriktoj provizi la konsumantan merkaton per enlandaj produktoj. Rahmon petis la registaron pliigi la areon sub kultivaĵoj, precipe terpomojn, je 40-50%.