La Ministerio pri Agrikulturo de la Rusa Federacio atendas, ke la rikolto de greno, terpomo kaj sukerbeto en Rusio ĉi-jare malpliiĝos kompare kun la pasintjaraj ciferoj, raportas TASS, citante la gazetaran servon de la departemento.
La kialo de ĉi tiu prognozo estis malfavoraj vetercirkonstancoj en ĉiuj federaciaj distriktoj, pro kio la printempa kampa laboro estis prokrastita al posta dato. Tiurilate ankaŭ maturiĝo de rikoltoj kaj rikoltado okazos poste.
Samtempe la departemento rimarkis, ke en plejparto de la azia teritorio de Rusio oni atendas ĝenerale kontentigajn agrometeorologiajn kondiĉojn por kompletigo de semado, kreskado kaj disvolviĝo de plej multaj agrikulturaj kultivaĵoj.
Laŭ la ministerio, la prognozo estos ĝisdatigita surbaze de la rezultoj de printempa semado kaj la komenco de rikoltado.
En 2016, la malneta rikolto de greno kaj legumaj kultivaĵoj en rusaj bienoj de ĉiuj kategorioj sumiĝis al 120,7 milionoj da tunoj, kio estis rekordo.
fonto:http://www.aif.ru