Terkulturaj produktoj de Israelo iros al Rusujo laŭ la "verda koridoro".
Tion diris rusa prezidanto Vladimir Putin, parolante en la internacia konferenco de la Fondaĵo Keren Hayesod. La Verda Koridoro estas simpligita sistemo de liverado al Rusujo de produktoj kultivitaj de israelaj farmistoj. Nun ĝi nur disvolviĝas, sed la prezidanto promesis fruan komencon de sia laboro.
Kiel la rusa prezidanto diris en la konferenco, duflanka kunlaboro en la agrikultura sektoro ludas gravan rolon en la rilatoj inter niaj landoj. "Nuntempe, la elpurigado kaj lanĉo de la tiel nomata verda koridoro, kiu estas desegnita por forigi nenecesajn obstaklojn al la importado de israelaj agrikulturaj produktoj en la Rusa Federacio, estas survoje", diris Putin.
Li ankaŭ rimarkis, ke kun la partopreno de israelaj specialistoj kreiĝas en Rusujo reto da laktaj aretoj, konstruita laŭ la plej teknologie progresintaj kanonoj.
fonto: RIA-Novaĵoj