La scienca direktoro de la Hidrometeorologia Centro de Rusio, Roman Vilfand, diris intervjuate kun Interfax, ke en 2019 la grenrikolto en Rusio superos la pasintjaran nivelon.
"Nun, konsiderante la produkteman humidon, tio estas, grundan humidon, modere varman veteron, ni kredas, ke ĝenerale ekzistas pli granda verŝajneco, ke la rendimento de vintraj kaj printempaj kultivaĵoj estos pli granda ol pasintjare," rimarkis la spertulo.
Laŭ li, hodiaŭ ni povas paroli kun pli granda fido pri vintraj kultivaĵoj, kies kontribuo al la malneta rikolto de grenaj kultivaĵoj estas ĉirkaŭ kvindek procentoj.
R. Vilfand rifuzis fari prognozojn pli definitive: "La prognozo de malneta rikolto kutime okazas ie meze de junio, kiam ni povas antaŭdiri ĉu estos sekeco aŭ ne. Por vintraj kultivaĵoj sekeco ne plu estas terura, ĉar estas sufiĉe da humido ekde printempo. Sed por printempaj kultivaĵoj ĝi ankoraŭ ne estas tute klara ... "
fonto: http://agroobzor.ru