Francio publikigis liston de fruktoj kaj legomoj, kiuj estas malpermesitaj vendi en plastaj pakaĵoj ekde la 1-a de januaro 2022. La listo inkluzivas paprikojn, kukumojn, tomatojn, cepojn, terpomojn, karotojn, pomojn, pirojn, prunojn, mangojn, citrusajn fruktojn kaj aliajn fruktojn kaj legomojn.
La malpermeso de plasta pakaĵo estas parto de plurjara programo por forigo de plasto en Francio, kie plastaj pajloj, tasoj kaj manĝilaĵoj kaj stiroŝaŭmaj elportskatoloj jam malaperis de uzo pasintjare. Foruzeblaj teleroj uzataj por konsumi manĝaĵojn en rapidmanĝejoj estos malpermesitaj ekde januaro 2023.
"Ni uzasni havas ege grandan kvanton da unu-uza plasto en nia ĉiutaga vivo", - diris en deklaro de la Ministerio pri Ekonomio, Ekologio kaj Agrikulturo. Ili taksas, ke ĉirkaŭ 37% de fruktoj kaj legomoj en Francio estas pakitaj.
Vendistoj kaj provizantoj de fruktoj kaj legomoj kritikis la malpermeson, citante la fakton, ke manĝpakaĵo respondecas pri malgranda procento de ĉiuj plastaj pakaĵoj en la lando.
Ili antaŭdiras, ke la transiro povus esti malfacila, ĉar klientoj ne volas, ke aliaj klientoj tuŝu siajn produktojn, kaj kartono estas pli malalta ol plasto laŭ forto kaj fortikeco.