La kartvela registaro enkondukis provizoran embargon pri la importo de terpomoj el Turkio; laŭ la dokumento, la importmalpermeso daŭros ĝis la 1-a de junio, informas Kartvela Publika Televido aludante al la Ŝtata Enspeza Servo de la lando.
"La celo de la malpermeso estas eviti la disvastiĝon de terpomaj malsanoj tra la lando. Ĉi tiuj estas provizoraj fitosaniraj mezuroj, kiuj daŭros ĝis la fino de la semado,” diras la deklaro.
Laŭ la Kartvela Enspeza Servo, la plej multaj terpomoj venas al Kartvelio de Turkio. Tiel, de la 1-a de januaro 2017 ĝis hodiaŭ, la volumo de importado sumiĝis al 21,6 mil tunoj. La decido malpermesi estis farita post kiam damaĝaj organismoj estis trovitaj en 20 aroj da terpomoj importitaj al Kartvelio de Turkio.
Aparte, en dek ok kazoj, spertuloj identigis "terpoman kanceron". Laboratestado ankaŭ rivelis la ĉeeston de terpoma bruna putro kaj ora nematodo. La plagoj estis trovitaj en dek du sendaĵoj de turkaj terpomoj kiuj estis importitaj en 2017. Terpomtineo estis trovita en sep aroj, "terpomkancero" estis trovita en kvar, kaj en unu kazo fakuloj malkovris terpoman ringputron. Oni rimarkas, ke ĉiuj aroj de la produkto, en kiuj tiaj malobservoj estis detektitaj, estis resenditaj al Turkio.
fonto: https://eadaily.com