Taĝikio ricevis permeson importi legomojn, fruktojn kaj nuksojn al Rusujo per la simpligita dogana koridoro.
La listo de varoj por trairi la simpligitan koridoron ankaŭ inkluzivas prilaboritajn produktojn de legomoj, fruktoj, nuksoj aŭ aliaj partoj de plantoj kaj aliaj manĝaĵoj.
Interkonsento pri organizado de simpligita proceduro por realigi doganajn operaciojn dum movado de varoj inter Taĝikio kaj Rusio, kadre de kiu dogana koridoro estos malfermita, estis subskribita la 17an de aprilo inter la doganaj departementoj de la du landoj dum la oficiala vizito de prezidanto de Taĝikio Emomali Rahmon al Moskvo.
fonto: https://fruitnews.ru/