Fono: Uzbekio malpermesis la importadon de terpomoj el Kirgizio, sed ankoraŭ ne ekzistas oficiala dokumento pri la malpermeso, - Agrikultura Ministerio
Ambasadoro de Uzbekio en Kirgizio Komil Raŝidov komentis pri neoficiala malpermeso de importado de terpomoj el Kirgizio en gazetara konferenco en Biŝkeko la 29-an de aŭgusto 2018.
"Unue temas pri komerca kaj ekonomia afero kaj devas esti diskutata sur la nivelo de la koncernaj fakoj. Pri la importado de terpomoj, estis malfacilaj tempoj en Uzbekio kaj ni importis el aliaj landoj, inkluzive Kirgizio.
Tamen nun la agrikultura sektoro en Uzbekio disvolviĝas kaj la lando eĉ eksportas terpomojn al aliaj landoj ", li diris.
fonto:https://www.tazabek.kg