Sciencistoj el Ĉinio intencas lerni kiel kultivi terpomojn sur la Luno kadre de misio studi la sateliton de la Tero. La unuaj tuberoj estos liveritaj al la luno venontjare.
Laŭ hodiaŭa eldonaĵo en la Chongqing Morning Post, la hermetike sigelitaj terpomoj estos transdonitaj al la aŭtomata stacio Chang'e-4.
Chang'e-4 faros mildan surteriĝon sur la malproksima flanko de la Luno por la unua fojo en la historio
Laŭ profesoro Xie Gengxin de Chongqing-Universitato, krom terpomoj, silkraŭpaj larvoj estos metitaj en la kapsulon. La celo de ĉi tiu eksperimento estas ekscii, ĉu insektoj kaj radikoj povas pluvivi sur la surfaco de la satelito, kaj sekve, ĉu homa kolonio povas ekloĝi sur alia planedo.
Eblas, ke ĉinaj sciencistoj elpensis ĉi tiun ideon, inspiritan de la filmo "La marsano" (aŭ libro), kie la rolulo de Matt Damon lernis kultivi terpomojn sur la surfaco de Marso por postvivi.
fonto: https://life.ru