Ok distriktoj de la Respubliko de Uzbekio situantaj al malproksima distanco unu de la alia specialiĝos pri kreskigado de semaj terpomoj.
Ĉi tio estis anoncita dum videokonferenco okazinta sub la prezido de prezidanto Shavkat Mirziyayev la 14-an de aprilo. La videokonferenco estis dediĉita al plua disvolviĝo de agrikulturaj sektoroj kaj pliigo de manĝaĵproduktado.
Laŭ gazetara servo de la prezidanto, oni konstatis en la kunveno, ke nuntempe 25-30 elcentoj de la semoj estas importitaj el eksterlando, la resto estas rikoltata de kamparanoj. Ĉirkaŭ 300 mil tunoj da terpomoj ĉiujare importiĝas al Uzbekio, inkluzive de 10-15 mil tunoj da semoj.
En la kunveno oni ankaŭ deklaris, ke kaze de pandemio ne devas esti interrompo en provizado de semoj.